作词 : Chiara Raggi 作曲 : Chiara Raggi Matene malfermokule mi ne rekonis min, sur la manoj tro da signoj, mia tempo glitas for. Min revenis mense kiam mi forkaŝis mian trezoron de iluzioj kaj esperoj, sed la tempo glitas for, mia tempo glitas for. Mi refoje faros tion, kion mi ne faris. Rekomencos mi resenti ĝin kion mi iam spertis. Se milito kontraŭ mi mem nun ĵus komenciĝis ĵetas mi kirason nude frontas vian pafon. Kiom pezas pasinteco, pezas multe pli ol mi, estas aĉo en la gorĝo, mia tempo glitas for. Kaj la farso en scenejo, la ĵonglistoj kaj spektantoj, aŭ neniu aŭ centmilo, mia tempo glitas for, mia tempo glitas for. Mi refoje faros tion, kion mi ne faris Rekomencos mi resenti ĝin kion mi jam spertis Se milito kontraŭ mi mem nun ĝi ĵus komenciĝis ĵetas mi kirason, frontas vian pafon Devas mi rekonsideri ideon ke oni povos doni al mi novan eblecon plu, permesante al mi havi saman nura eblon pli, pardonante al pasinto tutan la stultecon pli, ankaŭ tiu ĉi kanzono ion povos ŝanĝi plu. Mi refoje faros ĉiu-foje estos nove. Komenciĝi en momento same al reflori estas. Se mi perdis tuton ĝi ne estas malbonega ĵetu la kirason, ŝminkon Restas mi. Mi refoje faros ĉiu-foje estos nove. Komenciĝi en momento same al reflori estas. Se mi perdis tuton ĝi ne estas malbonega ĵetu la kirason, ŝminkon Restas mi… ĵetu la kirason, ŝminkon restas mi… ĵetu la kirason, ŝminkon restas mi, tutnature. Chiara Raggi - voĉo kaj gitaro Massimiliano Rocchetta - piano Piero Simoncini - kontrabaso Michele Iaia - drumo Orchestra da Camera di Rimini - arĉinstrumentoj direktita de la Majstro Stefano Pecci