作词 : Chiara Raggi 作曲 : Chiara Raggi Kiel vestoj tie pendantaj por sekiĝi pro vento flirtas. Blanka foli’ kuŝas antaŭ mi sur tablo kiun mi ne skribos. Mi ne verkos jam rakonton, mi ne vivas laŭ la modo, mi ne scias eĉ deklami. Mi ne estas alta, blonda, tre maldika, mi ne serĉas plu konfirmojn, mi ne serĉas plu konfirmojn. Senplane mi iras serĉante ekvilibron inter deziro kaj mia travivo. Punkto reala de duon-identec’, manon mi premas al la mezumad’. Kiel vestoj tie pendantaj por sekiĝi pro vento flirtas. Ni folioj blankaj, vagaj kaj serĉantoj oron kaj diamantojn. Ni ne povas tuj rezigni parolantoj pro plezuro ankaŭ se ni ne plu havas ion por diri ni povas ne plu longe atendadi Ke la tempoj estos pretaj, ke la fruktoj estos pretaj. Senplane mi iras serĉante ekvilibron inter deziro kaj mia travivo. Punkto reala de duon-identec’, manon mi premas al la mezumad’. De malproksime ekvoĉo min vokas, temas pri valso ludata minore. Unu du kaj tri Kiu eniris bone La aliaj for. Unu, du kaj tri …ek de nun vicas mi. Senplane mi iras serĉante ekvilibron inter deziro kaj mia travivo. Punkto reala de duon-identec’, manon mi premas al la mezumad’. Chiara Raggi - voĉo kaj gitaro Massimiliano Rocchetta - piano kaj klavaroj Dario Chiazzolino - elektra gitaro Piero Simoncini - elektra baso Michele Iaia - drumo Orchestra da Camera di Rimini - arĉinstrumentoj direktita de la Majstro Stefano Pecci